Minggu, 06 Juli 2008

Kiu mi estas 3

konsitanta el nitroglicerino kaj neŭtra substanco. S-ro Alfred Bernhard Nobel elpensis min. Kiu mi estas?

2007*2*9 Mi estas flava kantbirdo en ordo de paseroj, ofte tenata en kaĝoj, konebla per diversaj flavaj koloroj kaj per trila kanto. Kiam mi forgesis kanton mi estis forĵetita en vepron en japana infana kanto. Kiu mi estas?

2007*2*10 Mi estas nigra birdo divers-manĝa. Oni diras ke mi estas plej saĝa en la tuta birdo-specoj. Mi ankaŭ aperas en japana infana kanto. Kiu mi estas?

2007*2*11. Mi estas altegaj herboj kun lignecaj kavaj ŝalmoj, uzataj por konstruaĵo kaj meblo Mia infana stato estas manĝebla bonguste. Kaguja-hime iam loĝis en mia trunko en rakonto. Kiu mi estas?

2007*2*12. Mi estas tute for-brulintaj, ordinare griz-koloraj, polv-ecaj restaĵoj post fajro. Kiu estas mi?

2007*2*13. Mi estas fenomeno de brulado kiu donas lumon kaj varmon, ofte fumo. Nur homo povas uzi min. Kiu mi estas?

2007*2*14 Mi estas meza zono de la terglobo. Mi estas imagita ronda linio ĉirkaŭ la tero, same malproksima de la norda kaj suda polusoj. Kiu estas mi?

2007*2*15. Mi estas ligna paceto ŝmirita per fosforo aŭ speciala substanco, kiu ekbrulas per frotado. Nuntempe oni iom malofte uzas min. Ĉu ne? kiu mi estas

2007*2*16. Mi estas rekompenca mono aŭ objekto por tiu, kiu gajnis en konkuruso aŭ vekis en konkuro. Kiu mi estas?

2007*2*17 Mi estas maŝino por transporti homojn aŭ varojn supren kaj malsupren. Altega konstruaĵoj nepre necesas min. Multaj konstruaĵoj havas miajn kamaradojn kiujn oni povas movi supren aŭ malsupren per simple premi butunojn. Kiu mi estas?

2007*2*18 Mi estas akvo-similaj gutoj tra la poroj de la haŭto pro forta laboro, varmego aŭ timo. En varmegaj tagoj oni facile havis min. Kiu mi estas?

2007*2*19. Mi estas movebla ŝtuparo kiu portas homojn inter malsama etaĵo de granda konstruaĵo. Magazeno instalas miajn kamaradojn. Kiu mi estas?

2007*2*20. Mi estas la unua forta suda vento kiu blovas post la unua tago de printempo laŭ kalendaro.(立春、Ĉi jare 4a de feburaro Ofte mi blovas tiel forte kiel tajfuno. Kiu mi estas? Bonvole respondu en japana lingvo.

2007*2*21. Mi estas bongusta solida pasto, farita el kakao, sukero kaj aromaĵoj. En Japanio ( strange al mi ) virinoj aĉetas miajn kamaradojn por iliaj amatoj en la tago de Valentino. Kiu mi estas?

2007*2*22. Mi estas skatoro kun fenestretoj por ŝirmi kandelon aŭ alian lumilon kontraŭ vento kaj pluvo. Nun oni festas unu festivalon kun multaj miaj kamaradoj en Nagasaki urbo.. Kiu mi estas?

2007*2*23. Mi estas aŭto por alporti vunditon aŭ gravan malsanulon al hospitalo. Kiam oni bezonas min, oni uzas telefon-numeron 119. Kiu mi estas?

2007*2*24 Mi estas harmonia agrabla plaĉa kombino de sonoj (sinsekvaj kaj samtempaj) de sama aŭ diversaj altecoj farataj per voĉo aŭ instrumento. Multaj homoj amas min, Oni ĉiutage aŭdas min en radio kaj en televido. Kiu estas mi?

2007*2*25.. Mi estas varmo-kvanto; tio, kio oni mezuras per gradoj. Celsius aŭ Farenhejtoj F °aŭ Kelvino (K). Kiu mi estas?

2007*2*26. Mi estas malgranda kubo el ligno, plsatiko ktp, kun malsamaj numeroj sur 6 flankoj. Oni uzas min el ludo de ŝanco. Kiu estas mi?

2007*2*27. Mi estas deviga pago de regnanoj al la ĝneralaj bezonoj de ŝtato, urbo ktp. Oni devas pagi por sano, petrolo, tabako, alkoholaĵo, salajro, kaj aliaj. Kiu mi estas?

2007*2*28 Mi estas cifero de mezurilo. Kuracisto mezuris min je brako. Ge-maljunuloj ofte tro zorgas pri mi. Kiam cifero estas alta, ili timas cerbo-infarkton. Kiu mi estas?

2007 marto

2007*3*1 Mi estas parto de vizaĝo kun du truoj tra kiuj oni spiras kaj per kiuj oni flaras. Kiu mi estas?

2007*3*2 Mi estas aparato kiu staras ĉe diversaj lokoj sur strato, en vendejo, aŭ stacidomo. Kiam oni enmetas moneron en mia enĵetilo, mi aŭtomate donas aĵon, ekz. teon, tabakon, bileton kaj aliajn. Kiu mi estas?

2007*3*3 Mi estas simpla aparato kun du longa maldika partoj kunigitaj ĉe la supro, uzata por skribi (desegni) cilkron. Kiu estas mi? Ĉu vi scias min en japana hiragana vorto?

2007*3*4 Mi estas bone pavimita vojo por nur aŭto kiu kuras sendanĝere kaj agrable kun granda rapido. Ĝenrale oni devas pagi por uzi min. Kiu mi estas?

2007*3*5 Mi estas loko (senpaga aŭ paga ) rezervita por provozore restigi aŭton. Tiu kiu havas privatan aŭton ofte ne facile trovas min en urbocentro. Kiu mi estas?

2007*3*6 Mi estas aparato kiu estas instalita ĉe angulo de strato, aŭ ĉe vendejo aŭ en banko. Kiam oni bezonas kontantan papermonon, oni ofte uzas min. Kiu mi estas?

2007*3*7. Mi estas substanco uzata por sanigi; kuraca substanco-enmetata en la korpon per la buŝo aŭ alimaniere. Kiam oni konsultas, apoteko donas min. Kiu mi estas?

2007*3*8 Mi estas aŭto por transporti vunditon aŭ gravan malsanulon al hospitalo. Kiu mi estas?

2007*3*9 Mi estas malmola kovraĵo de la pinto de fingro. Virinoj ofte ornamas min per diversaj koloroj. Kiu mi estas?

2007*3*10 Mi estas privata aŭ publika ejo kie oni kuracas malsanulojn aŭ vunditajn homojn. En Nagasaki urbo sin trovas multaj tiaj ejoj. Kiu mi estas?

2007*3*11 Mi estas tre maldika disketo ( ofte iom blanka) el amelo ktp, uzata por preni pulvoran medimamenton. Kiu mi estas?

2007*3*12 Mi estas iom viskoza senkolora likvaĵo kiu malsekigas la buŝon kaj efikas en la digestado. Kiu mi estas?

2007*3*13 Mi estas tre malpeza silkeca teksaĵo divers-kolora surhavebla por varmo aŭ ornamo ĉirkaŭ kolo aŭ super ŝultro aŭ kapo-haroj. Virinoj ofte uzas min. Kiu mi estas?

2007*3*14 Mi estas muzika instrumento kun kordoj frapataj per klavara mekanismo. kiu estas mi?

2007*3*15 Mi estas tre vasta tavolego de glacio en polusaj maroj. Mia surmara parto estas tre malgranda. Kiu mi estas?

2007*3*16. Mi estas longforma, ronda kaj rekta geometria figuro havanta kiel bazojn du egalajn paralelajn rondajn. Kiu mi estas?

2007*3*17. Mi estas aŭto kiu konservas multon da akvo por estingi fajron.Kiu mi estas?

2007*3*18 Mi estas grandega mar-akv-ondo per tertremo aŭ eksplodo de vulkano en maro. Mi ofte donas grandan ruiniĝon kaj malfeliĉegon ce la marbordo. Kiu mi estas?

2007*3*19 Mi estas subita spasma kaj brua elpuso de aero el la pulmoj pro ekscito de la muka membrano de la spira tubo. Japano aŭdas min "Gohon, gohon". Kiu mi estas?

2007*3*20 Mi estas 7 ciferoj kiujn oni skribas sur koverto por faciligi la distribuon de leteroj. Kiu mi estas?

2007*3*21 Mi estas la malplej longa fingro de homa mano, havanta nur du artikojn kaj kontraŭmetebla al la ceterj fingroj. Kiu mi estas?

2007*3*22 Mi estas bruo aŭdebla el nazo aŭ buŝo dum dormo. Kiu mi estas?

2007*3*23. Mi estas unu punkto en la sekvanta frazo. " Linio kies ĉiu punkto estas je sama distanco de unu punkto." Kiu estas mi

2007*3*24 Mi estas nomo de ia medikamento por influenco (gripo). Mia nomo estas nun fame-konata subite ĉi-semajne en TV. Kiu estas mi ?

2007*3*25 Mi estas ĝenerala nomo de maligna tumoro. Mi ofte atakas stomakon pulmon aŭ mamon ktp. Kiu mi estas?

2007*3*26. Mi estas ilo per kiu oni povas funkcigi aparaton (ekz televidilo, klimatizilo) de distanca loko per radiaj aŭ elektraj signoj. Kiu mi estas?

2007*3*27 Mi estas subita brua elspiro per la nazo kaj buŝo pro ekscitiĝo de la nazaj nervoj. (ofte bru-sonas KUSEN-KUSEN).

2007*3*28. Mi estas refaldita gluebla papera foloio formanta rekutangulan fermeblan saketon en kiu oni povas meti letern kaj sur kiu oni skribas adreson. Kiu mi estas?

2007*3*29. Mi estas granda malplena regiono seka sur la tero kie preskaŭ neniaj plantoj kreskas. kiu mi estas?

2007*3*30 Mi estas kvar-edra solido kies edroj estas tute samaj regulaj trianguloj. Kiu mi estas?

2007*3*31 Mi estas sekreta interkonsentita skrib-signo per la kombino el literoj aŭ ciferoj. Spiono ofte uzas min. Kiu mi estas?

2007 aprilo

2007*4*1 Mi estas ĝenerala nomo de ĉiaspecaj malgrandaj organismojn vivantaj en la maro, movante de la akvofluoj. Mi estas bona manĝaĵo de diversaj fiŝoj. Ruĝa tajdo okazas pro mia eksterordinara generado. Kiu mi estas?

2007*4*2 Mi estas konstruaĵo kun kurba plafono por reprezenti la noktan ĉielon, kun movanta iamgojn de planetojn kaj stelojn. Multaj popoloj vizitas min por amuzi kaj havi sciojn pri kosmo. Kiu mi estas?

2007*4*3 Mi estas iom mallonga ekzamena prezentado per aktoro aŭ kantisto por ke li aŭ ŝi estas taŭga ludi en teatro aŭ kanti en koncerto. Kiu mi estas?

2007*4*4 Mi estas privata libro en kiu ni ĉiutage skribas kion ni faris kaj spertis aŭ stendi fari aŭ pensi kaj impresi ion. Kiu mi estas?

2007*4*5. Mi estas tre tre malgranda sablero naskiĝinta en la nord-okcidenta regiono de ĉina kontinento. Kiam mi venas en la fluo de vento en marto, aprilo aŭ majo, japanoj ĉagreniĝas pri mi. Kiu mi estas?

2007*4*6 Mi estas tempo kiu estas ripete pasigita por ekzercado de teatraĵo aŭ mizikaĵo antaŭ publika prezento. Kiu mi estas?

2007*4*7. Mi estas tre maldika plasta lenso uzata por korekto de miopaj aŭ hipermetropaj okuloj de homoj. Oni uzas min anstataŭ okulvitroj. Kiu mi estas?

2007*4*8. Mi estas besto aŭ planto kiu havas sciencan valoron. Kaj pro tio mi estas protektata de la ŝtato, ekazemle Cuŝimajamaneko en Nagasaki gubernio. kiu mi estas?

2007*4*9 Mi estas besto, rampulo kiu estas konata per longega vermforma lango kaj per sia kapablo ŝanĝi koloron de haŭto. Kiu estas mi?

007*4*10. Oni diras ke mi estas la plej granda konstruaĵo per homaro. Mi sin trovas en norda parto de Ĉinio, tre longega ŝtona murego pli pl 2500 kilometrojn longa.Kiu mi estas?

2007*4*11. Mi estas planto vivanta en varma seka regiono. Plantoj kun karnecaj tigoj kaj branĉoj kiuj surhavas skvarmaojn aŭ pikilojn anstataŭ folioj.Kiu mi estas?

2007*4*12, Mi estas brile blanka aŭ arĝentkolora globeto estiĝanta en konkoj de iuj moluskoj. Kiu m estas?

2007*4*13. Mi estas maŝino kiu tiras vagonaron. Mi estas tirmaŝino, movata de vaporo, de aŭ elektro, servanta por la tranlokado de vagonoj sur fervojo. Kiu mi estas?

2007*4*14 Mi estas pagilo, metala aŭ papera. Mi estas tio kio oni gajnas per laboro aŭ vendante aĵojn kaj oni uzas min aĉeti aĵojn. Kiu mi estas?

2007*4*15 Mi estas tabelo de objektoj ekspozicitaj aŭ vendataj. Oni uzas min kiam oni aĉetos ion en la koresponda vendo. kiu mi estas?

2007*4*16 Mi estas supozeble subtera loko kie loĝas la animoj, bonaj aŭ malbonaj de mortintoj. Oni supozas ke ogro loĝas ĉe mi. Kiu estas mi?

2007*4*17 Mi estas enŝpucigilo de likva medikamento en la korpon de homo por kuraci malsanon. Infanoj ofte timas min. Kiu mi estas?

2007*4*18 Mi estas loko ĉiela kie justuloj ĝuas eternan feliĉon post morto.( en rakonto, kaj en relegio ). Kiu estas mi?

2007*4*19 Mi estas instrumento por pligrandigi kaj vidigi objektojn nevideblajn per nuda okulo. Kiu mi estas?

2007*4*20 Mi estas movebla ruĝa karno-randoj de la buŝo, kiu kovras la dentojn. Virinoj ofte ruĝe koloras min. Kiu mi estas?

2007*4*21 Mi estas subita, kolektiva teruro, plej ofte sen-sufiĉa kaŭzo, ekzemple en la okazo de granda fajro aŭ tertremo aŭ cunamo. Kiu mi estas?

2007*4*22. Mi estas optika instrumento por observi tre malproksimajn objektojn, precipe astrojn. Kiu mi estas?

2007*4*23 .Mi estas muzika instrumento kun kvar kordoj. Oni ludas min per arĉo tenante min sub mentono. S-ro Stradivariuso faris la plej bonajn ludilojn. Kiu mi estas?

2007*4*24 Mi estas ia figuro aŭ formo kiun oni uzas anstataŭ litero aŭ vorto. Gejunuloj ofte uzas min en poŝtelefona korespondo. Kiu estas mi?

2007*4*25 Mi estas parto de homa korpo. Mi estas tubo kondukanta la nutraĵon (manga^aĵon) de la gorĝo ĝis la stomako. Kiu estas mi?

2007*4*26 Mi estas malgranda, facile portebla pulvopafilo, tenata per unu mano dum pafado. Kiu estas mi ?

2007*4*27. Mi estas granda, homsimila simio senvosta, vivanta sur arboj en Sumatro kaj Borneo. Mia nomo signifas "homo arbara" en la lingvo malaja. Kiu mi estas?

2007*4*28 Mi estas postrestaĵo de animalo aŭ planto kiu fariĝis malmola kaj ŝanĝiĝis roko. Oni trovos min en teraj tavoloj de antikva geologia tempo. Kiu mi estas? 

2007*4*29. Mi estas facile flamiĝa travidebla kombinaĵo el kamforo kaj nitrocelulozo el kiu oni fabrikas objektojn.( ekz. ludilo, fotofilmo) Kiu mi estas?

2007*4*30. Mi estas blanka manĝaĵo. Lakto kazeigita per speciala fermento, tre saniga por intestoj. Kiu estas mi?

Text Box: Ni amas Esperanton.

        postskribo

参考にしたのは、次の辞典である。

1 Oportuna Vortaro de Ordinara Esperanto 1969

2 Plena Vortaro de Espetanto kun Suplemento 1980 

3 Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto kun Suplemento 1987

4 Sony e-Book Reader Esp-esp辞書と英英辞書と広辞苑とマイペディア

5 小型でイラストが多い子供用?のLongman Pocket English Dictionary, A first learning dictoinary

 今回改めて整理しながら読んでみると、スペルミスや明らかな入力ミスは別としても表現が不充分で、我ながら何を意図したのか疑うよう文章もあり、不手際が見つかった。一々、今日は何をテーマにしたか等を記録していないので、同じテーマでの文章が2、3月後に出たり、表現を変えたりして繰り返し取り上げていたこともあった。エス・エス辞典からの引用文に付加した自分の文章、なかなかミス入力が見つけにくく、新しくした印刷原稿を見る度に、思わぬ個所にミス、不具合が出てきて校正の困難さを実感した。

 考える?頭をひねる謎、クイズと違い、読んで意味が理解出来れば、直ぐに回答がでるのを心掛けた。幾らかでも、エスペラントの学習に役立った効果があれば、望外の喜びである。

 これからも、ささやかな、私のエスペラント学習の一環として、続けてゆきたいものと思っている。特に新版JEJの「エスペラント日本語辞典」の基本単語を読んでゆくことは、この作業の為に毎日少しだけだけれどキーを叩いて読むことであり、私自身のいい勉強になっております。

 最後に、毎日、辞書を引きながら勉強して、回答を私の携帯に送って頂いた方々に改めて心から感謝の念を捧げます。

Tidak ada komentar: