Esperanto kaj mi
En la fino de 2003, unu el miaj gestudentoj donacis al mi malnovan kaj rompitan gezeton de registraro de 1952, cxar sxi vidis mian bibliotekon kun kelkajn kolektadon de malnovaj libroj kaj gazetoj. Mi gxojis legi infomojn pri multajn de aferojn je la malnova tempo de mia lando. Kiam mi turnis la mezan pagxon, gxi ne havas enhavliston, surprigis min trovi artikolon pri lingvo internacia! Ho ve! Kiu ajn povas diri tion? Mi lernis multajn lingvojn de la mondo, kaj mi pensis ke mi jam parolis kelkajn gravajn internaciajn lingvojn! Mi cxiam revas pri devenigi civitanon de la mondo kun eblecon de paroli almenaux 10 lingvojn...
Kiel pacimulo, mi lernis autodidakte grandajn Aziajn lingvojn, Europajn lingvojn kaj Afrikajn lingvojn, mi rompigis mian kapon kaj mi ne povas paroli cxiun. Danke Dio, mi jxus trovis mian ilon, kiun mi bezonas dum la longajaro de mia sercxado...
La artikolo diris ke Esperanto estas lingvo kreita por Maestro Zamenhof, por solvi la problemon de komunikado inter popolo de la mondo, por atingi pacon! La klarigo bruligis mian koron kaj mi tuj komencis skribi iom post iom la gravajn informojn. Mi komprenis la plej multajn de la vortoj, cxar mi konas iomete Novajn Romanojn, Germanan kaj Rusan lingvojn. Mi vidas Esperanton pli filosofie aux ideologie ol filologie.
Mi tuj provis turnigxi la radio por auxskulti la elsendon de Radio Cxina Internacia en Esperanto, mi estas auxskultanto de cxi Radio de preskaux cxiuj sekcioj elsendigxas al mia regiono sed tio sekcio de Esperanto, indeference estas al mi. Do por unua foje mi vere auxskultis kaj tiam oni havis konkurson de scio pri la Cxina kulturo. Mi penis arangxi miajn frazojn kaj mi gajnis la trian premion! La redakcio sendis al mi sian Bultenon kaj mi trovis adreson de radio 3 zzz de Melburno, kaj mi tuj sendis mesagxon. Mi neniam pensis/as ke tiu letero, kiu mi skribis en rompita Esperanto, sxangxis mian ideon, por ne diri mian vivon. La etan mesagxon atingis S-rino Bishop kaj sxi sendis gxin al la Prezidanto d UEA.
Dro. Renato Corsetti skribis al mi je la 16ª de Marto 2004, dirante ke mi estas la unua Indoneziano kiu kontaktis lin Esperante dum la lastaj jaroj. Mi ne povas preskribi mian reagon al recibi la mesagxon de li, mi estis vere provokita por fari pliajn.
Mi finis skribi miajn lecionojn, kiun mi faris por mi mem kaj mia familio, sed mi enordigis miajn fortojn por sendi la manuskripton al la Prizanto de UEA, je la 19ª de Aprilo 2003. Li skribis en sia respondo “ Miraklo okazas”, tio instigis min por traduki dokumentojn kaj skribi artikolon pri internacia lingvo.
Je la fino de 2004 mi korespondis kun kelkaj samideanoj de Auxstralio kaj poste Japanio.
S-rino Diano Lukes, tre aktiva Auxstralia Esperantisto, vizitis min 2 foje en decembro 2004. Mi komunikis busxe en Esperanto unua foje, ni parolis suficxa flue.
La 26ª de Decembro 2004, tertremo de 9 skalo rihxtero kaj cunamo de 16 metroj atakis mian landon, 100 milajn mortigis, kaj poste katastrofoj senhalte atakas nin. Mi estas voluntulo ekde pli ol 20 jaroj, mi partoprenis en organizi helpon por la viktimoj.
En 2005 mi establis la Centron de Esperanto Studoj kun klaso kaj biblioteko. La biblioteko havas 3000 titolojn de libro kaj nur malpli ol 100 titoloj en Esperanto.
Dume, mi skribis la unuan vortareton Esperanto-Indonezio, gxi estis granda tasko kaj tre malfacila cxar mankas referencojn. Kun la helpo de AEA mi ricevis la plej gravan vortaron PIV kaj aliajn librojn.
La 29ª de Majo 2006, tertremo atakis mian unrbon kaj detruis 300 mil domojn kaj 7000 mortigis. Mi kaj mia familio helpis la viktimojn. La tertremo sxokis la krateron de la volkano cirkauxas nian vilagxon. Do je la sama tempo gxi vomitis 8 milionojn de kubikoj de lavo. Nia domo rompigis. Do ni eskapis al alia insulo.
En Novembro de 2006 mi ricevis informon pri la invito al la 92ª UK en Jokohamo. Tio placxas al mi, sed mi ne kredis ke mi povus iri al Japanio, cxar esti Indoneziano kaj Islamano tre malhelpas min por vojagxi eksterlande, pro la stigmo de Teroristo, kiu oni relatas al ni.
Sed mi klopodis fari cxiun bezonatan por gajni la vizon. En Aprilo 2007, S-rino Lukes revizitis nin kaj gastigis cxe ni dum 45 tagoj, tiam sxi intruis Esperanton al mia familio.
Nun mia familio estas Esperantisto. En Majo, ni organizis kunsidojn kaj verpermangxojn kun aliaj 5 novajn Esperantistojn.
Kiam mi ricevis dokumentojn de JEI, mi tuj arangxis la vizon, kvankam mi dubis ke mi povus gajni gxin. Tamen, surprigis min finfine, nur post 4 tagoj mi vere ricevis gxin, ho ve!
La 29a de Julio mi rapide presis la vortaron Esperanto- Indonezia matine kaj postmeztage flugis al Osako tra Kuala Lumpur. En la aviadilo jxus kiam mi arangxis mian valizon policio de Malajzio pridemandis min pri dokumentoj. Mi pensis ke tio relatas al la stigmo de teroristo, mi estas pacimulo kaj Esperantisto do cxiu estis en ordo.
La 30ª de Julio mi atingis Osako-n, kaj la oficisto de imigracio petis la invitleteron kaj en 5 minutoj mi iris al la dogano, kiu observis mian valizon, kaj ne reagis kiam mi montris la hidrangeon al ili. Hidrangeo estas floro kaj simbolo de Uto kaj Kyushu gxenerale. Mi portis gxin kiel simbolo de amikeco inter Jogjakarto kaj Uto. Do mi tuj eliris kaj renkontigis S-ron Tadacuna Nomra je la elirejo.
Mi cxeestis la 92ª UK, la sola civitano de la mondo el Indonezio. Mi estis en Japanio gxis la 12ª de Auxgusto 2007, danke al S-ro. Nomra kaj samideanoj de Fukuoko, Nagasakio kaj Kumamoto, kaj JEI, por kaj pro ESPERANTO.
Hazairin R. JUNEP, 46 , Verkisto kaj cxicxerono,
Stratadreso: Pesangrahan # 2, PAKEM Jogjakarta 55592 Indonezio
Tel. 62 274 895452 posxtelefono : 62 815 788 886 35
Retadreso : hjunep@yahoo.com www. hjunep.sasak.org
kaj www.hazairinrjunep.blogspot.com
Tidak ada komentar:
Posting Komentar