Minggu, 06 Juli 2008

Kiu mi estas 2

2006*11*4 Mi estas sufiĉe granda boato kiu veturas sur maro. Mi portas multajn homojn kaj ŝarĝojn al aliaj landoj. Kiu mi estas?

2006*11*5. Mi estas meblo, sur kiu oni kuŝas por ripozi kaj dormi. Nuntempe japanoj ankaŭ uzas en hejmo.

2006*11*6 Mi estas movebla el-stara parto de mano aŭ piedo. Mi havas kvin fratojn. Kiu mi estas?

2006*11*7 Mi estas skribaĵo , per kiu oni komunikas ion al alia persono. Oni sendas min per poŝto. Kiu mi estas?

2006*11*8 Mi estas pentraĵo aŭ desegno prezentanta la vizaĝon de persono. Pentristo ofte pentras sin men. Kiu estas mi?

2006*11*9 Mi estas malgrandaj akvogutoj, nokte aperintaj sur supraĵo de folioj. Kiu mi estas?

2006*11*10 Mi estas ornamaĵo, kiun oni fiksas al vesto per sen-danĝera pinglo. Virinoj ofte uzas min kiam ili el-iras sur la straton. Kiu mi estas?

2006*11*11 Mi estas granda birdo en Afriko, ne flugpova kun longaj kolo kaj kruroj, per kiuj mi povas kuri tre rapide. Kiu estas mi?

2006*11*12 Mi estas estas longa artefarita , masonita subtera voj-galerio, barita tra monto, aŭ sub rivero aŭ sub maro. Sinkansen-fervojo havas mulltajn miajn fratojn. Kiu mi estas?.

2006*11*13. Mi estas amaso da akva vaporo en la aero, proksima al la tero, mal-help-anta la vidon. Oni vidas min pli-malpli blanka. Kiu mi estas?

2006*11*14. Mi estas best-eto kun ses piedoj kaj (ofte) du paroj da flug-iloj, kiel kulo, muŝo aŭ papilio. Kiu mi estas?

2006*11*15. Mi estas la gaso spirebla kiu ĉirkaŭas la tutan teron. Sen mi preskaŭ tuta vivaĵoj sur la tero mortos. Kiu estas mi?

2006*11*16. Mi estas posta parto de la korpo kun daŭr-igo de la spino ; homoj kaj hom-similaj simioj ne havas min. Kato havas min. Kiu mi estas?

2006*11*17 Mi estas malgranda fi-insekto senflug-ila salt-eg-anta kiu suĉas sangon de homoj kaj aliaj mamuloj. Cimo estas mia kuzo. Kiu estas mi?

2006*11*18. Mi estas mamu-ulo simila al muso (rato) kun flug-iloj per kiu mi flugas en nokto por manĝaĵo. En la tago mi dormas pendante per miaj post piedoj. Mi havas relative mal-longaj oreloj. Kiu mi estas?

2006*11*19. Mi estas pli-malpli ronda parteto de planto, el kiu kreskas floro aŭ folio. Kiu mi estas?

2006*11*20 Mi estas naĝanta birdo kun egale larĝa beko kaj mal-longa kolo, ofte tenata en korto. Mi naĝas grupe en rivero aŭ korto. Kiu estas mi ?.

2006*11*21. Mi estas mova parto de fiŝo. Per mi fiŝo povas naĝI bone kaj rapide. Kiu mi estas?

2006*11*22. Mi estas elektra aparato malgranda kiu aŭdigas nur sonojn, kiuj alvenis al ĝi kiel eletromagneta signalo el iu centro. Per mi oni povas aŭdi ĉiutagajn novaĵojn kaj ĝui muzikojn. Kiu estas mi?

2006*11*23 Mi estas parto de la homo aŭ besto, en kiu estas glandoj produktantaj lakton por nutri idon. Kiu estas mi?

2006*11*24 Mi estas tub(et)o en la korpo, tra kiu fluas sango de la koro al aliaj organoj. Kiu estas mi?

2006*11*25 Mi estas tre divers-forma organo de planto, ordinare verda kaj mal-dika, kiu kreskas sur tigo kaj plej-ofte servas por asimili karbon-acidon de la aero, necesa por la nutriĝo de la planto. Kiu estas mi?
2006*11*26. Mi estas monto kiu havas aperturon ĉe pinto tra kiu venas fajro, fumo, vaporo kaj gaso. Japano havas multajn miajn kamaradojn.Kiu estas mi?

2006*11*27. Mi estas flua graso, por manĝaĵo aŭ por faciligi la maovadon de maŝino. Kiu mi estas?

2006*11*28. Mi estas mova parto de la korpo el fibroj, kiuj ebligas movojn en la korpo kaj de la korpo. Viro kiu akiras ĉi-tian fortan movan forton en brakoj , estas lerta en roko-gimnastiko. Kiu mi estas?

2006*11*29 Mi estas konstruaĵo, kie oni el-montras kolekton da objektoj aŭ dokumentoj, koncernantaj bel-artojn , sciencojn aŭ metiojn
kaj koncernas sciencan matrialojn. Kiu mi estas?

2006*11*30. Mi estas malgranda homa figuro, el tre diversaj materialoj, servante kiel lud-ilo por infanoj. Mia amiko kiu venas el Usono, havas bluajn okulojn. Kiu mi estas?

2006 decembro

2006*12*1. Mi estas ĝoja atendo kun fido ke okazas io bona kion oni deziras. Kun mi oni povas klopodi, studi kaj ĝui vivadon. Sen mi hama viva estonto estas mal-luma. Kiu mi estas?

2006*12*2. Mi estas insekto-manĝa ramp-ulo kun longa vermforma lango. Mi povas ŝanĝi la koloron de mia haŭto , kuzo de lacerto. Kiu mi estas?

2006*12*3. Mi estas mak-mola pinta, sen-denta makzelo(buŝo) de birdo. Mi ests parto de birdo per kiu mi povas manĝi. Kiu mi estas?

2006*12*4. Mi estas birdo kun forta beko per kiu mi hakas kavaĵon en arboj por trovi insektojn aŭ fari nestojn. Kiu mi estas? Se vi ne povas trovi taŭgan esprantan vorton, respondu en japana lingvo.

2006*12*5. Mi estas meblo por manĝi, skribi aŭ labori sur ĝi,, kun horizonta supra surfaco, kaj pluraj (ofte kvar) piedoj. Kiu estas mi ?

2006*12*6. Mi estas ronda legomo kun flava felo kaj blanka interno. Mi havas fortan flaron kaj guston. Mi estas manĝebla kuirite aŭ ne-kuirite. Kiu mi estas?

2006*12*7. Mi estas preskaŭ-blinda mam-ulo mannĝanta insektojn loĝanta en sub-teraj tuneloj kiujn mi mem fosas?. Kiu mi estas?

2006*12*8 Mi estas glata brila surfaco re-sendanta lumon; glata objekto en kiu oni povas vidi sin. Virinoj ofte uzas min kiam ili eliras. Kiu estas mi?

2006*12*9. Mi estas longan denton kiel tio de elefanto. Sendu mian nomon espeante kaj japane. Ĉu vi scias aliajn bestojn kiuj havas tian longan denton? Se vi ne trovas en esperanto, sendu en japana lingvo.

2006*12*10. Mi estas akv-ujo ordinare vitro-vanda, en kiu oni tenas vivantajn diversajn fiŝojn, mar-bestojn kaj akvajn plantojn. Kiu mi estas?

2006*12*11. Mi estas malgranda insekto (ĉirkaŭ 10mm) ofte vivas en libro kaj manĝas paperon. Kiu mi estas?

2006*12*12. Mi estas bone kaj bele oportune konstruita granda domo, kie vojaĝantoj povas pagante loĝi kaj plej ofte ankaŭ manĝi. Nuntemte en tia loko oni havas bankedon por edziĝo-festo, kaj aliajn diversajn kusidegojn. Kiu mi estas?

2006*12*13. Mi estas paser-forma birdo kiu trile kantas dum supren-levi-ĝanta flug-ado super kampoj en printempo. Mi vivas sur kampoj kaj havas tre longan rektan postan ungegon. [Hinto en ĉina litero=nubo pasero]

2006*12*14. Mi estas kun-frap-ado de mano unu kontraŭ alia por montri laŭdon, aŭ aprobon aŭ entuziasmon. Kiu mi estas?

2006*12*15. Mi estas ĝenerala nomo de manĝebla ĝardena herbo(escepte de sukaj kaj de spicaj herboj). ekzemple, brasiko, karoto,terpomo, pizo,laktuko. Kiu mi estas?

2006*12*16.. Mi estas super-natura est-ulo aŭ estaĵo de malbono.( ekzemple satano en kristanismo), plej alta spirito de malbono, ribelinto kontraŭ Dio kaj tent-anto de homaro. Kiu mi estas?

2006*12*17. Mi estas nigra kovraĵo , miksita kun inerta materialo kaj moligebla per varmigado, uzata por surkovri stratojn aŭ vojojn. Kiu mi estas?

2006*12*18. Mi estas tre granda mamulo, dik-haŭta, malgracia, senhara, mal-long-pieda besto, viavanta en riveroj kaj lagoj en Afriko. Mi ankaŭ loĝas en zoologia ĝardeno. Kiu mi estas?

2006*12*19. Mi estas birdo parenca al la koko, sed kun longaj, bel-koloraj vost-plumoj. En la japana fabelo mi iris al Onigaŝima kun S-ro Momotaro. Kiu estas mi?

2006*12*20. Mi estas ŝtata administracio komitata gardi la publikan ordon kaj sekurecon. Kobanŝo estas eble speciala urba gardejo en Japanio. Kiu mi estas?

2006*12*21. Mi estas konstruaĵo, en kiu oni prezentas dramojn kaj spektaklojn pere de aktoroj, kantistoj, dancistoj aŭ marionetoj. Kabukiza estas unu el tiaj konstruaĵoj. Kiu mi estas?

2006*12*22. Mi estas interna parto de la kolo, per kiu oni glutas kaj spiras, konsistanta el la faringo kaj la en-ireyo de ezofago kaj laringo. Kiu mi estas?

2006*12*23. Mi estas bela al-parolo ĉe al-veno kaj for-iro, ekzemple bonan tagon, bonan nokton, ĝis la revido. [ momtro al iu, per gesto aŭ formulo por esprimi estimon aŭ respekton aŭ kon-at-ec-on ]. Kiu mi estas?

2006*12*24. Mi estas foresto for de la loko de krimo, pruvita per la ĉe-esto en alia loko je koncerna tempo. Mi aperas mult-foje en detektivaj noveloj. Kiu mi estas?

2006*12*25. Mi estas peza metala (ofte fera) ilo kun du aŭ pluraj hok-egoj, kiun oni en-akvigas por fiksi ŝipon aŭ boaton. Kiu mi estas?

2006*12*26. Mi estas et-grajna sedimento, ofte en formo de glu-eca, knedebla tero. Mi estas uzata por skulptado kaj kiel materialo por brikoj kaj vazoj. Geknaboj faras lude diversajn aĵojn per manoj uzante min. Kiu mi estas?

2006*12*27 Mi estas la plej simpla kaj plej malgrnda formo de vivo. Mi loĝas mult-nombre en aero, akvo, kaj grundo (tero), kaj ankaŭ en viva kaj morta estaĵo kaj planto. Mi ofte kaŭzas diversajn malsanojn. Kiu mi estas?

2006*12*28. Mi estas plata (apud-doma) elstar-aĵo ĉe la fasado de domo, ĉirkaŭita per balustrado aŭ krado kaj komunikiĝanta kun la interno. Kiu mi estas?

2006*12*29. Mi estas sankta libro de la kristanoj, entenanta la Malnovan (hebrean) kaj la Novan (helenan) Testamentojn. Kiu mi estas?

2006*12*30. Mi estas el-stara parto de la korpo inter ŝultro kaj mano. Kiu mi estas?

2006*12*31.. Mi estas koloraj strioj en la ĉielo, kiam estas suno kaj pluvo. Kiu mi estas ? Ĉu vi scias la kolorojn?

2007 januaro

2007*1*1. Mi estas publika libraro,ĉambro aŭ domo kie oni povas legi aŭ prunti librojn. Ĉiu urbo, univeritato kaj lernejo havas min. Kiu mi estas?

2007*1*2. Mi estas parto de domo disigita de aliaj partoj per muroj, restadejo inter kvar muroj. Ordinala domo havas 47 miajn kamaradojn. Kiu mi estas?

2007*1*3. Mi estas horizonta tabulo aŭ plato por sur-meti objektojn, ekzemple libro, vazo aŭ horloĝo. Kiu mi estas?

2007*1*4. Mi estas malgranda akvo-veturilo por esti pelata per remiloj. Mi ofte loĝas ĉe lageto en plezur-ĝardeno. Oni ĝuas remadon prunte min. Kiu mi estas?

2007*1*5. Mi estas linio de tuŝo inter akvo kaj tero. la tero ĉe maro, lago aŭ rivero. Oni ĝuas fiŝi per fiŝkanon ĉe mi apud rivero. Kiu mi estas?

2007*1*6. Mi estas har-aro kiu kreskas sur mentono kaj vangoj de vira vizaĝo. Ĉiu araba matura viro posedas min. Kiu mi estas?

2007*1*7. Mi estas persono kiu merite razas aŭ tondas barbon kaj kap-harojn de viro. Kiu mi stas?

2007*1*8 Mi estas longforma volvaĵo el sekigitaj tabak-folioj por fumi. Oni diras ke angla eks-ĉef-ministro Winston Chuchill tre amis min. Kiu mi estas?

2007*1*9 Mi estas oblikva ter-surfaco je unu flanko estas alta kaj je la alia flanko estas malalta. Nagasaki urbo havas multajn stratojn de mia kamadado. Kiu mi estas?

2007*1*10 Mi estas unu el la blankaj aĵoj en buŝo, per kiuj oni mordas kaj maĉas manĝajojn kaj aliajn. Maljunulj ofte perdas kelkajn de miaj kamaradoj. Kiu mi estas?

2007*1*11. Mi estas planta pikalo pli-malpli konus-forma kaj rigida. Mi pikas haŭton. Tigoj de rozo kaj folioj de kardo havas multe miajn kamaradojn. Kiu mi estas?

2007*1*12 Mi estas la plej uzata metalo, griz-blua malmola, tre uzta en la industrioj por fari sipojn,relojn, tuboj, kaj aliajn. Magneto altiras min. Kiu mi estas?

2007*1*13 Mi estas filo de la samaj gepartoj.( rilate al alia filo). Kiu mi estas?

2007*1*14 Mi estas maldolĉa (amara) verde flava digesta suko kontinue sekreciata de la hepato. Kiu mi estas?

2007*1*15 Mi estas nature aŭ arte ŝirmita loko ĉe la bordo de maro aŭ rivero, kie ŝipoj povas rifuĝi, en- kaj el-ŝarĝi. Kiu mi estas?

2007*1*16 Mi estas mallonga vira vestaĵo de la supra parto de la korpo, sur ĉemizo. Kiam oni surmetas min oni uzas kravaton. Kiu mi estas?

2007*1*17 Mi estas arte-farita akvo-vojo por en-landa navigado. Mi estas fama en Panamo kaj Suezo. Kiu mi estas?

2007*1*18 Mi estas pendanta regulilo de mur-horloĝo, aŭ longa pezaĵo pendata je fiksa punkto kaj balanciĝanta ( svingiĝanta ) tien kaj reen laŭ egalaj temperoj. Kiu mi estas?

2007*1*19 Mi estas ring-forma kun-plektaĵo el floroj; signo de reganto, granda metala ringo kun multe-kostaj ŝtonoj por uzo sur kapo. Kiu mi estas?

2007*1*20 Mi estas kalkŝtono pulvorigebla stangeto el tiu aŭ simila substanco por skribi sur nigra tablo en lernejo. Kiu mi estas?

2007*1*21 Mi estas guto de akvo kiu fluas el la okuloj , kiam iu ploras. Kiu mi estas?

2007*1*22 Mi estas bon-odora substanco solvita en alkoholo aŭ oleo. Oni uzas min kiel kosmetik-aĵo. Virino ofte uzas min sur vesto aŭ sur korpo. Kiu mi estas?

2007*1*23 Mi estas bongusta tre populara frukto de arbo, ronda, ruĝa aŭ flava. Mi ankaŭ aperis en la populara kanto kiun faris S-ro Sato Haĉiro. Kiu mi estas?

2007*1*24 Mi estas granda reĝa tombo en Egiptujo, kun kvadrata bazo kaj triangulaj flrankoj. Kiu mi estas?

2007*1*25 Mi estas eksploda pulvoro el miksitaj salpetro, karbo kaj sulfuro. Mi estas uzata por bombo aŭ fajraĵo. Kuzo de dinamito. Kiu mi estas?

2007*1*26 Mi estas longaj feraj stangoj servantaj duope sur kiuj ruliĝas la radoj de vagonaroj aŭ tramoj. Min uzas la tramoj en Nagasaki Urbo. Kiu mi estas?

2007*1*27 Mi estas folio aŭ libreto kun mencio de tagoj, semajnoj, monatoj de unu jaro aŭ de pluraj jaroj. Ĉiu domo havas min almenaŭ unu. Multaj homoj havas kajeron en kies paĝo sin trovas mi. Kiu mi estas?

2007*1*28 Mi estas komuna nomo por ruĝa, blua, verda, flava,.*****. Ĉielarko havas miajn sep fratinojn. Kiu mi estas?

2007*1*29 Mi estas komforta kanapo kun kusenoj por 3-4 pesonoj. Kiu mi estas?

2007*1*30. Mi estas bongusta dolĉa blanka substanco. Kiam oni uzas kafon, oni ofte uzas min. Kiu mi estas?

2007*1*31 Mi estas supren-levita tuko per kiu vento puŝas boaton antaŭen. Kiu mi estas?

2007 feburaro

2007*2*1. Mi estas molaj haroj de ŝafo el kiuj oni faras vestojn. Kiu mi estas?

2007*2*2 Mi estas ligno-manĝa insekto, vivanta en grandaj popoloj en arboj aŭ traboj. Mi estas malamiko kontraŭ japanaj domoj faritaj el ligno. Kiu mi estas?

2007*2*3.Mi estas trinkaĵo el sekigitaj folioj devenanta el Ĉinio. Multaj japanoj trinkas min post manĝo. Kiu mi estas?

2007*2*4 Mi estas blanka materialo, sur kiu oni skribas letrojn kaj presas librojn aŭgazetojn. Jis-normo (Japana Industria Normo) havas ekzemple B4, A4 ktp. Kiu mi estas?
2007*2*5 Mi estas blanka substanco, uzata por doni guston al manĝaĵo. Kuiristo uzas min pli ofte ol sukero. Kiu mi estas?

2007*2*6 Mi estas folio (ofte papera) gluita sur muro aŭ fosto, por anoncii okazaĵon. Kiu mi estas?

2007*2*7 Mi estas parolsono, kiu povas formi silabon; litero, kiu indikas sonon, en Esperanto kaj Japana lingvo [a, e, i, o, u]. Kiu mi estas?

2007*2*8 Mi estas eksploda substanco, konsitanta el nitroglicerino kaj neŭtra substanco. S-ro Alfred Bernhard Nobel elpensis min. Kiu mi estas?

2007*2*9 Mi estas flava kantbirdo en ordo de paseroj, ofte tenata en kaĝoj, konebla per diversaj flavaj koloroj kaj per trila kanto. Kiam mi forgesis kanton mi estis forĵetita en vepron en japana infana kanto. Kiu mi estas?

2007*2*10 Mi estas nigra birdo divers-manĝa. Oni diras ke mi estas plej saĝa en la tuta birdo-specoj. Mi ankaŭ aperas en japana infana kanto. Kiu mi estas?

2007*2*11. Mi estas altegaj herboj kun lignecaj kavaj ŝalmoj, uzataj por konstruaĵo kaj meblo Mia infana stato estas manĝebla bonguste. Kaguja-hime iam loĝis en mia trunko en rakonto. Kiu mi estas?

2007*2*12. Mi estas tute for-brulintaj, ordinare griz-koloraj, polv-ecaj restaĵoj post fajro. Kiu estas min?

2007*2*13. Mi estas fenomeno de brulado kiu donas lumon kaj varmon, ofte fumo. Nur homo povas uzi min. Kiu mi estas?

2007*2*14 Mi estas meza zono de la terglobo. Mi estas imagita ronda linio ĉirkaŭ la tero, same malproksima de la norda kaj suda polusoj. Kiu estas mi?

2007*2*15. Mi estas ligna paceto ŝmirita per fosforo aŭ speciala substanco, kiu ekbrulas per frotado. Nuntempe oni iom malofte uzas min. Ĉu ne? kiu mi estas

2007*2*16. Mi estas rekompenca mono aŭ objekto por tiu, kiu gajnis en konkuruso aŭ vekis en konkuro. Kiu mi estas?

2007*2*17 Mi estas maŝino por transporti homojn aŭ varojn supren kaj malsupren. Altega konstruaĵoj nepre necesas min. Multaj konstruaĵoj havas miajn kamaradojn kiujn oni povas movi supren aŭ malsupren per simple premi butunojn. Kiu mi estas?

2007*2*18 Mi estas akvo-similaj gutoj tra la poroj de la haŭto pro forta laboro, varmego aŭ timo. En varmegaj tagoj oni facile havis min. Kiu mi estas?

2007*2*19. Mi estas movebla ŝtuparo kiu portas homojn inter malsama etaĵo de granda konstruaĵo. Magazeno instalas miajn kamaradojn. Kiu mi estas?

2007*2*20. Mi estas la unua forta suda vento kiu blovas post la unua tago de printempo laŭ kalendaro.(立春、Ĉi jare 4a de feburaro Ofte mi blovas tiel forte kiel tajfuno. Kiu mi estas? Bonvole respondu en japana lingvo.

2007*2*21. Mi estas bongusta solida pasto, farita el kakao, sukero kaj aromaĵoj. En Japanio ( strange al mi ) virinoj aĉetas miajn kamaradojn por iliaj amatoj en la tago de Valentino. Kiu mi estas?

2007*2*22. Mi estas skatoro kun fenestretoj por ŝirmi kandelon aŭ alian lumilon kontraŭ vento kaj pluvo. Nun oni festas unu festivalon kun multaj miaj kamaradoj en Nagasaki urbo.. Kiu mi estas?

2007*2*23. Mi estas aŭto por alporti vunditon aŭ gravan malsanulon al hospitalo. Kiam oni bezonas min, oni uzas telefon-numeron 119. Kiu mi estas?

2007*2*24 Mi estas harmonia agrabla plaĉa kombino de sonoj (sinsekvaj kaj samtempaj) de sama aŭ diversaj altecoj farataj per voĉo aŭ instrumento. Multaj homoj amas min, Oni ĉiutage aŭdas min en radio kaj en televido. Kiu estas mi?

2007*2*25.. Mi estas varmo-kvanto; tio, kio oni mezuras per gradoj. Celsius aŭ Farenhejtoj F °aŭ Kelvino (K). Kiu mi estas?

2007*2*26. Mi estas malgranda kubo el ligno, plsatiko ktp, kun malsamaj numeroj sur 6 flankoj. Oni uzas min el ludo de ŝanco. Kiu estas mi?

2007*2*27. Mi estas deviga pago de regnanoj al la ĝneralaj bezonoj de ŝtato, urbo ktp. Oni devas pagi por sano, petrolo, tabako, alkoholaĵo, salajro, kaj aliaj. Kiu mi estas?

2007*2*28 Mi estas cifero de mezurilo. Kuracisto mezuris min je brako. Ge-maljunuloj ofte tro zorgas pri mi. Kiam cifero estas alta, ili timas cerbo-infarkton. Kiu mi estas?

Tidak ada komentar: